DoporučujemeZaložit web nebo e-shop

CANIS CAVIA

Mi kaj Esperanto

 Mi kaj Esperanto

 

Kio estas Esperanto


Esperanto estas lingvo iniciatita en malgranda urbo de Pollando kaj publikita antaŭ 120 jaroj, la 26an de julio de 1887. Pro la maniero kiel ĝi estis farita, ĝi estas la plej facila lingvo por lerni ... kaj ne nur por homoj kiuj parolas eŭropajn lingvojn.Esperanton elpensis pola okulkuracisto

Ludoviko Lazaro Zamenhof.

Mi trovis Esperanton en la jaro 1992.En la jaro 1993 mi aliĝis en Ĉeĥan Esperantan Asocion.Du jarojn mi lernis Esperanton laŭ la lernolibro Esperanto por memstudado de aŭtorino Věra Barandovská.Poste mi sukcese faris skriban kurson por komencantoj kaj poste skriban kurson por progresintoj.Mi ankaŭ aliĝis al Praga Esperantista klubo.Dum paroliga kurso en la urbo Česká Třebová mi sukcese faris ekzamenon de Ĉeĥa Esperanta klubo.Post du jaroj mi faris bazan ekzamenon de ILEI.Mi estis ankaŭ ano de AEH.En la jaro 2OO2 mi aliĝis al mondcivitanoj.De la jaro 2OO1 ĝis 2OO3 mi estis redaktorino de gazeto Bojado.Mi ankŭ ofte skribis diversajn artikolojn en diversajn gazetojn-ekzemple ĉeĥa Informilo,Starto,Bulteno,franca Laŭte,rusa Ondo de Esperanto kaj Komencanto.Kelkfoje mi gajnis unuan kaj duan premion en literatura konkurso de Razgrad.(rakontoj Hundo kiel bovido,Ne nur neĝo falas en ĉielo,Infano Dája).Lastajn jarojn mi skribis multe da rakontoj,čefe pri keltoj kaj pri elfoj.Nun min atendas laboro-tradukado de tekstoj ĉeĥ-esperante el interreta paĝoj de firmao Perfekta Amo-aromaterapio por bestoj.

http://tinne.rajce.idnes.cz/Mi_kaj_Esperanto-Ja_a_Esperanto

 

 

esperanto v českém rozhlase